私の月記 2
扇のカット(vinjeto de ventumilo)Mia Monatlibro 2

更新日:2008.4.3.
Laste renovigita en la 3-a de aprilo, 2008.

私の月記1へ(Al Mia Monatlibro1)1999.5- 2004.12

     なぜ月記かというと月に一回程度記すので月記(monatlibro)なのです。
     因みにアレクサンドラさんのは夜書くので夜記(noktolibro)と称しています。
     Ĉar mi enskribas ĉirkaŭ unu fojon monate, do la titolo estas ne taglibro, sed monatlibro. S-ino Aleksandra nomas sian libron noktolibron, ĉar ŝi(aŭ ĝenerale oni) enskribas en nokto.

2008年4月3日 今日、『直接教授法で学ぶエスペラント入門』の記事に関するページを作りました。これは私がLa Revuo Orienta に書いた記事に関するものです。
Hodiaŭ mi faris retpaĝon pri la artikolo "Esperanto per rekta metodo", kiun mi kontribuis al aprila numero de 2008 de "La Revuo Orienta".

2008年3月13日 今日、作家 瀬川昌男についてのホームページを作りました。彼は1950年代から1960年代に書いた作品の中にエスペラントのことをよく書いていました。彼の作品に触発され、エスペラントを始めた人もいます(私もそうです)。同じように作品の中にエスペラントを取り入れている作家にはHarry Harrisonがいます。
Hodiaŭ mi faris hejmpaĝon pri la verkisto SEGAWA Masao. Li ofte menciis Esperanton en siaj verkoj verkitaj inter 1950aj kaj 1960aj jaroj. Instigite de liaj verkoj iuj komencis lerni Esperanton, mi mem inter ili. Same kiel li ankaŭ Harry Harrison enkondukis Esperanton en siaj verkoj. 

2008年2月25日 今日は高層ビルの建築が進んでいる東京駅近辺を歩き回りました。ここにはOAZOというビルもあり、この名前がエスペラントである旨の由来を説明した銘板もあります。
Hodiaŭ mi paŝis ĉirkaŭ la stacio Tokio, kie progresas konstruado de ĉielskrapuloj. Ĉirkaŭ ĉi tie troviĝas la Domego OAZO, en kiu troviĝas ŝildo klariganta la signifon de la nomo. 
La ŝildo diras, ke la nomo devenis de la lingvo Esperanto.

2008年1月1日 2006年は日本エスペラント運動100周年でした。その100年前に日本エスペラント協会が設立され、二葉亭四迷が日本で始めてのエスペラント読本をつくりました。また、2007年は横浜で第92回世界エスペラント大会が開かれ、成功裏に終了しました。そして、2008年はこれらを踏まえて飛躍する年です。今年の世界大会はオランダ・ロッテルダムで開かれ、日本大会は和歌山で開かれます。
La jaro 2006 estis Centjara jubileo de Japana Esperanto-movado. Antaŭ 100 jaroj de la jaro fondiĝis Japana Esperantista Asocio, kaj HUTABATEI Simei eldonis unuan lernolibron de Esperanto en Japanio, "EKZERCARO de la lingvo internacia, Esperanto". En la jaro 2007 estis okazigita 92a Universala Esperanto-Kongreso en Jokohamo, kaj finiĝis kun granda sukceso. La jaro 2008 devas esti la jaro por granda progreso surbaze de tiuj sukcesoj. La universala Kongreso okazos en Roterdamo, Nederlando, kaj la Japana Kongreso, en Wakayama.

2007年12月15日 日、早稲田奉仕園で都区内エスペラント会連絡会の主催で第15回エスペラント祭が行われた。80人ほどが参加した。臼井裕之さんのエスペラント文学についての講演、横浜での世界大会の各プログラムについての報告などがあった。私はOndas Jokohamoについて報告した。
Hodiaŭ okazis 15a Zamenhofa Vespero en Waseda-housien fare de Esperanto-Grupoj de Tokio. En ĝi partoprenis ĉ 80. Programeroj estis prelego de s-ro Usui  pri Esperanta literaturo, raportoj pri  okazinataj programeroj en Jokohama-UK ktp. Mi raportis pri "Ondas Jokohamo".

2007年11月26日 今月、りそなあさひ会東京本部が「文芸会報」を創刊した。これに私が書いた「ホロコースト関連本の67人訳が出版されるまで」という文章が掲載された
En ĉi tiu monato "Literatura Revuo" estis fondita de Asocio de Resona-Asahi, kaj en ĝi aperis mia artikolo, "Kiel eldoniĝis la libro pri holokaŭsto tradukita de 67 homoj".

2007年10月29日 26日から28日まで群馬県みなかみ町で第94回日本エスペラント大会が行われ、私も参加した。約330人が申し込み、200人以上の人が参加した。ここではすでに木々は紅葉していたが、あいにく2日間は雨だった。横浜での世界エスペラント大会の総括をはじめ、各種分科会、協議会、講演会などが行われた。
La 94a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 26a ĝis la 28a en la urbeto Minakami, Gunma-gubernio, kaj mi prtoprenis en ĝi. Pli ol 330 aliĝis en ĝi, kaj pli ol 200 reale venis al la kongresejo. Ĉi tie jam folioj estas ruĝaj, sed domaĝe, ke pluvis eĉ 2 tagojn. En la kongreso okazis sintezado pri la UK-Jokohamo, fakkunsidoj, konferencoj, prelegoj k.a.

2007年9月20日 今日は第3木曜なので、三木会の例会日でした。メンバーは6名というこじんまりとした会です。エスペラント会話力の向上を目的としていますが、さまざまなテーマの話があるので、面白いです。世界エスペラント大会では全員がどこかのセクションでボランティアをしました。
Ĉar hodiaŭ estis la tria ĵaŭdo, ni havis la kunsidon de Sanmokukai (Kunsido de Tria Ĵaŭdo). La membroj estas nur 6, do la klubo estas modesta, kaj celas altigon de parolkapablo de la membroj. La membroj parolas pri diversaj temoj, do interesan parolon ni  povas aŭskulti. Ĉiuj membroj laboris kiel volontulo en la UK en Jokohamo diversfake.

2007年8月13日 8月4日から11日まで横浜のパシフィコ横浜を主会場にして第92回世界エスペラント大会が行われました。報告はこちらにあります。
De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto okazis 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, ĉefe en Pacifiko-Jokohamo. La raporto estas ĉi tie.

2007年7月17日 あと半月で横浜で世界エスペラント大会が行われます。それに間に合うように「直接教授法で学ぶエスペラント入門」というテキストの編集が行われ、私は日本語版の翻訳者でした。これは世界エスペラント協会の雑誌「エスペラント」の編集者スターノ・マルチェクがエスペラント版を編集し、これの各国語版が順次発行されています。世界大会までにはイタリア語、ポーランド語、中国語、ロシア語、韓国語、英語、フランス語、ポルトガル語、そして日本語版が出来る予定です。イラストが多い内容と各国語による設問などがあります。
Post duon monato okazos Universala Kongreso en Jokohamo. Kaptante la ŝancon eldoniĝos la japana versio de "Esperanto per rekta metodo" kaj mi estis la tradukinto. La originalan lernolibron en Esperanto eldonis s-roStano Marcek, kiu estas redaktoro de "Esperanto" de UEA.  Ĝis la UK en Jokohamo eldoniĝos versioj de la itala, la pola, la ĉina, la rusa, la korea, la angla, la franca, la portugala, kaj la japana. La enhavo estas riĉa je ilustraĵoj kaj estas demandoj en ĉiu nacia lingvo.

2007年6月25日
22-24日、練馬公民館においてサークル文化祭が行なわれた。例年通り練馬エスペラント会エスペラント展を行なった。今年は良い場所だったので、たくさんの人が観覧した。今年は横浜で世界エスペラント大会が開かれるので、これが中心だった。また、区役所のアトリウムに案内が出されたが、これは宣伝に効果的だった。
En la 22-24a tagoj okazis kultura festo de la Civitana Domo de Nerima. Kiel kutime ankaŭ Esperanto-Rondo de Nerima partoprenis en la festo. Ĉijare ekspoziciejo estis en bona loko, kaj multaj homoj spektis la ekspoziciaĵojn pri Esperanto. Ĉar ĉijare okazas UK en Jokohamo, la ĉefa temo estis la kongreso. Propagandaj folioj estis afiŝitaj en la atrio de la kvartala oficejo, kio multe kontribuis por la propagando de Esperanto.


2007年5月20日 今日は横浜のZAIMで第56回関東エスペラント大会が行われた。約100人が参加した。午前中に堀泰雄さん、臼井裕之さんの講演が、午後はアニケーエフさんによるエロシェンコについて講演があった。通訳は埼玉大学の佐々木照央さんであった。その後、世界エスペラント大会会場となる周辺の歴史散歩を饗庭さんの案内で行った。
Hodiaŭ La 56a Esperanto-Kongreso en Regiono Kantoo prenis lokon en ZAIM en Jokohamo.  Ĉirkaŭ 100 homoj partoprenis en ĝi. Antaŭtagmeze s-roj Hori kaj Usui prelegis.  Posttagmeze s-ro Sergei Anikeev prelegis pri Eroŝenko. Interpretado estis farita de s-ro SASAKI Teruhiro de la universitato Saitama. Poste sub la gvido de s-ro AIBA Mituyasu okazis promenado ĉirkaŭ la kongresejo de historiaj lokoj, kie okazos UK

2007年4月30日 もう100日も経たないうちに横浜世界エスペラント大会が始まります。今回はエスペランティストではない人も対象に、横浜エスペラント週間2007という公開番組が並行して行われます。
また、大会では毎日、「クーリエ」という新聞が発行されます。2005年のリトアニアのビリニウスの大会では「ビリニウスの響き」で、2006年のイタリアのフィレンツェでは「フィレンツェのユリ」というタイトルでした。今年はみなと横浜での大会です。どういうタイトルになるでしょう。


En malpli ol 100 tagoj komenciĝos UK en Jokohamo.  Ĉifoje okazos  pararele la publika programo "Jokohama Esperanto-Semajno 2007 "  al kiu neesperantistoj povas partopreni.
En kongresoj ĉiutage eldoniĝas tagĵurnaloj, nomataj "kuriero".  En Vilna kongreso en Litovio en 2005 la tagĵurnalo portis la nomon, "Vilna Sonoro", kaj en Florenca kongreso en Italio en 2007 la titolo estis "Florenca Lilio". Kian nomon havos la ĵurnalo en la havenurbo Jokohamo? 

2007年3月25日 私は練馬ぱそぼらんというNPO法人に所属しています。今、他の2人とサポートしているのは“がんてつ”さんというALS患者の方です。がんてつさんのホームページに不具合などがあったときにサポートに行きます。最近、岩波書店より出た「生きる力」という本にも執筆しています。

Mi apartenas al NPO Nerima-pasovolun. Nun mi subtenas kun 2 aliaj s-ro Gantetu, paciento de ALS(amiotrofa lateralsklerozo) Kiam okazas io malĝusta en farado de la hejmapaĝo, ni vizitas lin kaj helpas. Li estas unu el la aŭtoroj de "Ikiru Tikara(Forto por vivi)", lastatempe eldonita de la librejo Iwanami.

2007年2月19日 今年は世界エスペラント協会主催の第92回エスペラント大会が8月4日から12日に横浜で開かれますが、1月22日の朝日新聞には会長のコルセッティ氏へのインタビュー記事が掲載された。この大会の前後には第63回国際青年大会が7月27日から8月3日にベトナム・ハノイ市で開かれ、第38回国際子ども大会が8月4日から11日まで山梨県北杜市で、また、第40回世界エスペランチスト教育者連盟大会が8月11日から19日まで埼玉県比企郡嵐山町で開かれます。

En ĉi tiu jaro de la 4a de aŭgusto ĝis la 12a okazos 92a Universala Kongreso en Jokohamo organizata de Universala Esperanto-Asocio.  En la 22a de januaro en la tagĵurnalo Asahi aperis intervjuo al d-ro R. Corsetti, prezidanto de la Asocio. Antaŭ, dum kaj post la Kongreso ankaŭ okazos 3 kongresoj: 63a Internacia Junulara Kongreso de la 27a de julio ĝis la 3a de aŭgusto en Hanojo, Vjetnamio, 38a Internacia Infana Kongreseto de la 4a ĝis la 11a en la urbo Hokuto, Yamanasi, Japanio kaj la 40a Konferenco de ILEI en Ranzan, Saitama, Japanio.

2007年1月20日 今年は8月4日から11日までパシフィコ横浜などを会場として世界エスペラント大会が開かれます。日本では1965年に東京で行われたので42年ぶりです。この時は60カ国の1710人が参加しました。今回はすでに1300人が申し込みをしていますので、この参加者数を超えるでしょう。ポスターが発行されており、準備委員会のホームページもあります。動画も見られます。また、大会第2報もすでに読めます。
En ĉi tiu jaro de la 4a ĝis la 11a de aŭgusto okazos Universala  Kongreso de Esperanto en "Pacifiko Yokohama" kaj en aliaj lokoj. En Japanio okazis la kongreso en 1965, do nur post 42 jaroj. En la antaŭa kongreso partoprenis 1710 personoj el 60 landoj. Al la ĉijara kongreso jam pli ol 1300 proponas sin aliĝi, do eble nombro de partoprenantoj superos la antaŭan kongreson. Jam afiŝo pri la kongreso estis presita, la hejmpaĝo de LKK surretigita, movbildoj videblas.  Plie ni povas legi la Duan Bultenon en PDF-formato.

2006年12月9日 本日、武蔵野公会堂で都区内エスペラント会連絡会の主催で第14回エスペラント祭が行われた。80人ほどが参加した。Kwon Sunheeさんによる「韓国伝統音楽と私」の講演(写真撮影:田中滋さん)などがあった。いつものように私は「インターネット」分科会(写真撮影:田中滋さん)を行った。
Hodiaŭ okazis 14a Zamenhofa Vespero en la Publika Halo de Musasino fare de Esperanto-Grupoj de Tokio. En ĝi partoprenis ĉ 80. Programeroj estis prelego de s-ino Kwon Sunhee pri "Tradicia muziko de Koreio kaj mi" ktp, Kiel kutime mi prizorgis fakkunsidon pri interreto. Ambaŭ fotoj estis fotitaj de s-ro TANAKA Sigeru.

2006年11月12日 先月の22日から31日にパック旅行でスペイン・ポルトガルへ行きました。「スペイン・ポルトガル10日間の旅」を作りました。
De la 22a ĝis la 31a de la antaua monato ni vizitis Hispanion kaj Portugalion per kolektiva vojaĝo. Jen mi faris "La vojaĝo al Hispanio kaj Portugalio".

2006年10月10日 今月7日から9日にかけて岡山市で第93回日本エスペラント大会が行われた。今年は日本にエスペラント運動が本格的に始まってから100年になる。大会では外国人の挨拶、普及に多いに貢献したガントレットに関するシンポジウム雄弁大会なども行われた。
De la 7a ĝis la 9a de ĉi monato La 93a Japana Esperanto-Kongreso prenis lokon en la urbo Okayama. Ĉi tiu jaro trafas centjariĝon ek de la komenciĝo de sistema Esperanto-movado en Japanio. En la programero troviĝis saluto de alilandanoj, simpozio pri Gauntlett, kiu multe kontribuis al la disvastigo de Esperanto, oratora konkurso k.t.p.

2006年9月28日 今日は関町日本語ひろばの先生、生徒6人で、西武新宿線武蔵関駅から小遠足を行った。これは、日本に来て間もない人は電車ののりかたが分からないので、外出しにくいので、その実習であった。
今日は自分で券売機により切符を買い、西武新宿駅まで行き、周辺を回り、また西武新宿線で高田馬場駅までもどって、ここで食事をした。この実習は好評であった。
Hodiaŭ gvidantoj kaj lernantoj de Sekimati-Nihongo-Hiroba (Placo de la japana lingvo en Sekimati), entute 6 okazigis ekskurseton per la linio Seibu-Sinzyuku. La planon faris gvidantoj, ĉar alilandanoj nove venintaj al Japanio ne facile elirias el la domo, pro tio, ke ili ne scias kiel aĉeti bileton kaj kiel preni vagonon. Hodiaŭ lernantoj aĉetis mem biletojn. Unue ni iris al la stacio Seibu-Sinzyuku kaj vizitis tien kaj ĉi tien ĉirakŭ la stacio, kaj poste iris al Takadanobaba. Tie ni havis tagmanĝon. La plano akiris bonan renomon.

2006年8月1日 私はLa Movado8月号に「UKと私」という記事を寄稿した。ちょうど今はフィレンツェでUKを開催中であるが、これが終ると次は横浜世界大会である。
Mi kontribuis la artikolon, "UK kaj Mi"  por aŭgusta numero de La Movado. Nun la UK en Florenco estas okazanta, kaj post la finiĝo sekva UK estas en Jokohamo.

2006年7月7日 今日はタギージョの会で来年、第92回世界エスペラント大会が行われる横浜へ行った。これが大会が行われる会場のパシフィコ横浜です。後方にあるヨットの形をしたのがホテル、手前が国際会議場です。近くには山下公園があり、「赤い靴をはいた女の子像」もあります。」
Hodiaŭ ni, membroj de Asocio de Tagiĝo ekskursis en Jokohamo, kie okazos La 92a Universala Kongreso de Esperanto venontan jaron. Tiu ĉi estas la kongresejo, Pacifiko-Jokohamo. Malantaŭa parto estas hotelo, kaj la antaŭa, internacia kongresejo. 
Apude troviĝas Parko de Jamaŝita, kie ankaŭ staras "Statuo de Knabino Portanta Ruĝajn Ŝuojn".  

2006年6月4日 今日は江東区深川江戸資料館レク・ホールで第55回関東エスペラント大会が行われた。約100人が参加した。講演は前UEA会長のイー・チョンヨンさんが日中韓の共通歴史教科書について行った。通訳は埼玉大学の佐々木照央さんであった。その後、会場周辺の歴史散歩を饗庭さんの案内で行い、芭蕉の像の前で写真を撮った。
Hodiaŭ La 55a Esperanto-Kongreso en Regiono Kantoo prenis lokon en Reku-Halo de Hukagawa-Edo-Muzeo de Kvartalo Kootoo.  Ĉirkaŭ 100 homoj partoprenis en ĝi. Prelego estis farita de s-ro LEE Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA,  pri komuna historia libro inter Japanio, Ĉinio kaj Koreio. Interpretado estis farita de s-ro SASAKI Teruhiro de la universitato Saitama. Poste sub la gvido de s-ro AIBA Mituyasu okazis promenado ĉirkaŭ la kongresejo de historiaj lokoj. Antaŭ la statuo de Basyoo, hajkisto okazis komuna fotoado.

2006年5月15日 今月の8日から11日に大学の友人たちとシンガポール、マラッカへ行きました。シンガポール旅行記は以前に作りましたので、今回はマラッカへの訪問のページを作りました。
De la 8a ĝis la 11a de ĉi tiu monato mi vizitis Singapuron kaj Malakon kun kamaradoj en la universitato. Antaŭe mi faris hejmpaĝon de vojaĝo al Singapuro, do ĉifoje mi faris hejmpaĝon de vojaĝo al Malako.

2006年4月2日
数日前に私は文学座アトリエが公演する演劇「エスペラント」を見に行った。この公演は非常に好評で、新聞にも多くの好意的な評論が掲載されている。ほとんど毎日満席である。国際語のエスペラントが重要な伏線の一つになっている。
Antaŭ tagoj mi spektis la dramon, "Esperanto" prezentata de Bungakuza-Atelier. La prezentado akiris bonan reputacion, kaj favoraj kritikoj aperis en multaj tagĵurnaloj. Preskaŭ ĉiutage plenplenas spektantoj. La internacia lingvo Esperanto estas unu el la gravaj aludoj de la dramo.

2006年3月21日 私は障害を持つ人がパソコンを利用するのをサポートする練馬ぱそぼらんに入会しています。今月はリレートークの順番がまわって来たので、またまたエスペラントの電子辞書について書きました。こちらです。
Mi estas membro de "Asocio de volontuloj pri komputilo por handikapuloj en Nerima". Tiun ĉi monaton mi estas aŭtoro de monata eseeto. Do, ankaŭ ĉifoje mi skribis pri elektronika vortaro. Ĉi tie vi povas legi la eseeton.

2006年2月1日 最近、私のまわりでもエスペラントの電子辞書を使う人が増えてきた。持ち運びが出来、エス和、和エス両方が使え、非常に便利です。この辞書はソニーが販売しているEBR-500MSEBR-800MSという自作の辞書を使える電子辞書です。山野敏夫さんが辞書データを作ってくれたので、これを利用しています。この辞書の写真、作り方のページはここにあります。
Lastatempe multaj samideanoj ĉirkaŭ mi utiligas elektronikan vortaron de Esperanto. Ĝi estas tre utila por ni, ĉar ĝi estas portebla, kaj plie ĝi estas uzebla kiel esperanta-japana kaj japana-esperanta vortaroj. La maŝino estas EBR-500MS kaj EBR-800MS, fabrikataj de la kompanio Sony, kaj per kiuj oni povas utiligi memfaritan vortaron. Ni utiligas vorto-datenojn faritajn de s-ro YAMANO Tosio. En ĉi tiu paĝo vi povas vidi la fotojn kaj faradon de la vortaro.

2005年12月11日 本日、武蔵野公会堂で都区内エスペラント会連絡会の主催で第13回エスペラント祭が行われた。70人ほどが参加した。リカルド・ニューサムさんによる「サイクリングでエスペラント大会へ」の講演(写真撮影:井崎倫子さん)、横浜で行われる第92回世界大会の紹介DVDの実演、テーマ別懇談会(写真撮影:井崎倫子さん)などが行われた。
Hodiaŭ okazis 13a Zamenhofa Vespero en la Publika Halo de Musasino. En ĝi partoprenis ĉ 70. Programeroj estis prelego de s-ro Rikardo Newsum pri "Bickla karavano al Esperanto-kongreso", prezentado de DVD pri la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, laŭtemaj kunsidoj k.a. Ambaŭ fotoj estis fotitaj de s-ino ISAKI Mitiko.

 2005年11月23日 今年3月に13名の発起人により企画され、日本のエスペランティストに呼びかけ、原稿を集めていた『エスペラントと私』が今月発刊されました。これは日本エスペラント運動百周年を記念するもので、247名の原稿、自己紹介とエッセーが掲載されています。皆さんがいかにしてエスペラントを始めたか、どういう本に感銘を受けたか、エスペラントに対してどのような意見を持っているか、などが分かります。
En ĉi tiu monato eldoniĝis la libro "Esperanto kaj Mi", projektita en ĉi marto fare de 13 iniciatintoj. Ili alvokis al japanaj esperantistoj kontribui manuskripton.  La projekto estis farita memore al Japana Jarcento-Jubileo de Esperanto. Kolektiĝis 247 manuskriptoj, nome sinprezentoj kaj eseoj.  Per tralego de la libro oni povas kompreni kiel multaj homoj eklernis Esperanton, per kiu libro ili emociiĝis, kaj kiel ili pensas pri Esperanto.

2005年10月24日 今月21日から23日まで国の重要文化財である横浜市開港記念会館で第92回日本エスペラント大会が行われた。約530名が集まり、分科会、講演会、シンポジウムなどが行われた。外国からの招待者もあり、国際色が豊かだった。
De la 21a ĝis la 23a de ĉi monato okazis 92a Japana Kongreso de Esperanto en la Halo de la Malfermo de Jokohamo, unu el Gravaj Historiaj Monumentoj de la ŝtato. Ĉirkaŭ 530 homoj kolektiĝis, kaj okazis fakkunsidoj, prelegoj, simpozio k.a. Partoprenis ankaŭ kelkaj gastoj el alilandoj, kaj abundis en la kongresejo internacieco.

2005年9月19日 今日、武蔵野公会堂で「速習講座と国際大会報告」の集会があり、30名ほどが集まった。世界エスペラント大会、国際盲人エスペラント大会、国際青年エスペラント大会、アジアエスペラント大会の報告があり、次にエスペラント速習があった。
Hodiaŭ okazis kunveno por ekspresa kurso kaj raportoj pri ĉijaraj internaciaj kongresoj: Universala Kongreso de Esperanto, Internacia Kongreso de Blindulaj Esperantistoj, Internacia Junulara Kongreso kaj Azia Kongreso de Esperanto. 30 homoj kolektiĝis.

2005年8月12日 7月22日からリトアニアのヴィリニュスで行なわれた第90回世界エスペラント大会に行っていましたが、8月6日に帰国しました。報告はこちらにあります。
Mi startis en la 22-a de julio por partopreni en 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, Litovio, kaj en la 6-a de a?gusto mi revenis. Vi povas legi la raporton ?i tie.


2005年6月27日 25-26日、練馬公民館においてサークル文化祭が行なわれた。例年通り練馬エスペラント会エスペラント展を行なった。今年は良い場所だったので、たくさんの人が観覧した。会員は観覧者にエスペラントについての説明を行なった。
En la 25-26a tagoj okazis kultura festo de la Civitana Domo de Nerima. Kiel kutime ankaŭ Esperanto-Rondo de Nerima partoprenis en la festo. Ĉijare ekspoziciejo estis en bona loko, kaj multaj homoj spektis la ekspoziciaĵojn pri Esperanto. La membroj klarigis pri Esperanto al la spektantoj.

2005年6月5日 今日、江東区総合区民センターにおいて第54回関東エスペラント大会が行なわれた。約80名が参加した。講演はザメンホフ関連3冊本のうちの一冊、「武器では地球を救えない」の著者和田登氏が行なった。閉会後恒例の歴史散歩があり、東京大空襲・戦災資料センターにも訪れた。建物の前には「世界の子どもの平和像」があった。
Hodiaŭ La 54a Esperanto-Kongreso en Regiono Kantoo okazis en la kvatalana centro de Koutou.  Ĉirkaŭ 80 partoprenis ĝin.  Prelegis S-ro WADA Noboru, aŭtoro de "Oni ne povas savi la terglobon per armilo", unu el la tri Zamenhofaj libroj.  Post la solena fermo okazis, kiel kutime promenado al historiaj lokoj .  Ni vizitis ankaŭ al "La Centro de Dokumentado de Tokia Aeratako kaj de Damaĝo pro Milito".  Antaŭ la centro troviĝis la statuo "Paco de Mondaj Infanoj".

2005年5月3日 4月の終わりから5月の初めにかけてはゴールデンウイークと言い、祭日が続きます。そのうちの一日、六本木へ行きました。最近、六本木は再開発がされ、特に六本木ヒルズは有名です。ここの上から見ると防衛庁跡が大々的に開発されているのが見えました。また、珍しい形をした豪華マンションも見えました。東京はまだまだ開発されています。
De la fino de aprilo ĝis la komenco de majo sinsekve daŭras feriaj tagoj, kiun oni nomas ora semajno. En unu tago de la semajno  ni vizitis Roppongi.  En la distrikto de Roppongi reekspluatado estis farita, kaj interalie la konstruaĵo Roppongi-hills estas precipe fama.  De la supro de la konstruaĵo ni povas vidi daŭrantan ekspluatadon de la areo de iama sidejo de Agentejo de Nacia Defendo. Ankaŭ videblis luksa apartamentaro kun nekutima formo. Tokio estas ankaŭ nun ekspluatata. 

2005年4月24日 1月に発売された「ザメンホフ通り」は「産経新聞」「神奈川新聞」「中国新聞」「聖教新聞」などに好意的な書評が載った。なお、翻訳過程では朝日新聞などで取り上げられていた(こちらのページの2004年6月16日の記載参照)。
Favoraj recenzoj pri "La Zamenhof-strato" kiu eldoniĝis en januaro, aperis en la ĵurnaloj Sankei, Kanagawa, Tyuugoku, Seikyou. Jam dum la tradukado aperis artikolo pri la libro en la ĵurnalo Asahi ( pri la pasintaj artikoloj vidu tiun de la 24a de junio, 2004 de ĉi tiu paĝo).

2005年3月9日 今日は関町児童館で国際交流の会があった。関町日本語ひろばで勉強しているTさんが故国のフランスについて色々な話などをした。70人ほどの児童が集まったが、Tさんと一緒にフランスの遊びなども喜んでしていた。
Hodiaŭ okazis kunveno de internacia amikiĝo en porinfana domo en Sekimati. S-ro T studanta en Sekimati-Nihongo-Hiroba parolis multe pri sia lando, Francio.  Ĉirkaŭ 70 infanoj kolektiĝis, kaj ĝoje ludis kun li.

2005年2月25日 23日に春一番が吹いた。これは春を告げるものである。しかし24日の夜には雪が降り、それが残っている赤い梅白い梅が咲き始め、一歩一歩と春が近づいてくる。春はもうすぐだ。
En la 23a blovis la unua printempa ventego. Ĝi anoncas la alvenon de printempo. Sed en la 24a nokte neĝis, kaj ankoraŭ restas neĝo sur la tero. Ruĝaj  kaj blankaj umefloroj ekfloras, Tiel paŝon post paŝo alvenas printempo. Jam baldaŭ venos printempo.

2005年1月16日 今月、ザメンホフ関係の本が3冊も商業出版社より立て続けに発行されました。2006年の日本エスペラント運動100周年、2007年の横浜での世界エスペラント大会開催へ向けた動きの一環です。昨日はこのうちの1冊「ザメンホフ通り」の発行を記念して、関係者が30数名集まりました。この本はネットを利用して67人が共同翻訳をしたもので、以前に「朝日新聞」や「週刊金曜日」「Herald Tribune」「Yahoo インターネットガイド」で取り上げられました。私も翻訳者、監訳者として関わりました。
En ĉi tiu monato sinsekve eldoniĝis 3 zamenhofaj libroj de komercaj eldonejoj. La atingo estas rezulto de klopodo de samideanoj cele al centjara jubileo de Japana Esperanto-movado en 2006 kaj la okazigo de UK en Yokohama en 2007. Hieraŭ okazis memoriga kunveno de eldono de "La Zamenhof-strato". Al ĝi kolektiĝis pli ol 30. La libro estis tradukita de Esperanto kolektive de 67 samideanoj utiligante interreton. La projekto estis prezentita de Tagĵrnalo Asahi, Semajna Gazeto Vendredo, Herald Tribune kaj Yahoo Internet Guide. Mi estis tradukinto kaj kontrolisto de traduko.

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)