La paĝo enskribita en Latin-3
En ĉi tiu paĝo mi uzas japanan kaj esperantan lingvojn paralele. Ordinare oni konstruas du paĝojn, japanan kaj esperantan. Sed por japanoj vidi japanajn kaj esperantajn frazojn kune estas interese, mi pensas. Pro tio mi konstruis ĉi tiajn paĝojn. Mi petis al alilandaj ret-amikoj viziti miajn paĝojn kaj komuniki al mi la impreson pri la paĝo. Ili respondis, ke strangaj sed interesaj strioj da frazoj aperas paralele kun esperantaj frazoj, sed tio interesas ilin. Do, mi decidis teni la metodon almenaŭ iom da tempo.
Per nejapana krozilo oni vidas la paĝon ĉi tiel, ĉu ne?
En ĉi tiu paĝo mi alprenas "cx" manieron. Kiel vi vidas en la titolo, en Esperanto troviĝas literoj kun supersigno, sed por skribi en ĝustaj literoj oni devas alpreni Latin-3 aŭ Unikodo. Sed ĉar multaj homoj ankoraŭ ne alprenas tiujn metodojn, mi alprenis ĉi tie "cx" manieron-- sed atentu, nur en ĉi tiu paĝo mi enskribis prove en Latin-3.
Troviĝas kelkaj manieroj kiel anstataŭa skribado por esperantaj literoj: "ch"maniero kiun rekomendis Zamenhof, kreinto de Esperanto, kaj ankaŭ "cx" maniero ktp. En "ch" maniero oni skribas "ch" por esprimi la literon c kun supersigno "^". En "cx" maniero oni uzas "x" anstataŭ "h". Lastatempe oni preferas "cx" manieron, ĉar la maniero estas konvena por pritrakti per komputilo.Antaŭ kelkaj tagoj franco demandis al mi: "Kiel S-ro Uŝida fartas lastatempe?" Mi ne havis amikon, nomatan Uŝida, do mi demandis al li pri Uŝida, kaj fine klariĝis, ke temas pri S-ro Uĉida. Japanoj ofte literumas "Uchida". Sed "chi" estas prononcata diversmaniere laŭ lingvoj, ekzemple [ŝi] en la franca, [ĉi] en la angla, [ki] en la itala kaj [ĥi] en la germana. Tiu latinlitera ortografio estas nomata Hepburna, sed ekzistas alia ortografio, t.e.la japanisma aŭ kabinetinstrukcia. Laŭ tiu ĉi sistemo oni literumas "ti" por [ĉi]. La japanisma ortografio donas komparative negrandan miskomprenon al diversaj nacianoj, sed en Japanio ial furoras la Hepburna.
Oni demandas al japanoj: "Kiom estas 4,752?" Kaj eble li ricevos respondon,"kvar mil sepcent kvindek du". Sed la numeralo esprimas du nombrojn laŭ lingvoj: "kvar mil sepcent kvindek du" kaj "kvar kaj sepcent kvindek du milonoj". Pro tio ordinare en Esperanto oni esprimas kiel 4 752 kun spaco por montri la unuon de mil. La numeralo "538 519,47" signifas "kvincent tridek ok mil kvincent deknaŭ kaj kvardek sep centonoj.
Unu el la famaj komponistoj hungaraj estas Liszt Ferencz. Liszt estas familia nomo kaj Ferencz estas persona nomo. Se temas pri "Kim Ilsong", Kim estas la familia kaj Ilsong estas la persona: pri "Mau Zedong", Mau estas la familia, kaj Zedong estas la persona. Sed se temas pri "Kakuei Tanaka", Kakuei estas la persona kaj Tanaka estas la familia. Kial nur japanoj skribas tiamaniere? Lastatempe tamen kelkaj lernolibroj de la angla lingvo esprimas la nomon kiel "Tanaka Kakuei". En esperanto oni esprimas kiel "TANAKA Kakuei" ordinare. Por klare montri familian nomon oni skribas familian nomon majuskle, se oni esprimas laŭ la ordo, unue la familia kaj poste la persona.
Iuj diras, ke ili antaŭe aŭdis pri la
nomo, Esperanto, sed ke la
lingvo jam malaperis. Sed tamen vere, ne. La lingvo estas uzita
kaj uzata dum pli ol 110 jaroj, kaj en la nuna tempo, kiam
interreto estas facile uzebla, la lingvo, Esperanto estas tre
konvena ilo, ĉar esperanto kaj interreto estas ambaŭ
internaciaj.
Esperanto-movado celas utiligi Esperanton en internaciaj rilatoj
kaj utiligi nacian lingvon en enlandaj rilatoj. Do, ĉiuj homoj
devas lerni ĝin de unua paŝo, en tiu senco Esperanto estas
egala por ĉiuj.
En Esperantujo troviĝas "delegita reto". En pli ol 100
landoj troviĝas delegitoj. Ili estas, tiel nomataj,
reprezentantoj de urbo aŭ fako. Ili respondas al la demandoj el
la tuta mondo, aŭ esploras pri la demaditaj aferoj. Antaŭe ili
faris la taskon per internacia korespondo, sed nun ili povas fari
per reta poŝto. Antaŭ jaroj samideanoj en Japanio enketis pri
"media malboniĝo tra la mondo" kaj pri "loĝeja
cirkonstanco en la mondo" pere de tiu delegita sistemo.
Nuntempe, la alia utila ilo por la praktikado de Esperanto estas "adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj". En la adresaro registriĝas 1700 esperantistoj kaj 500 internaciaj organizoj, kiujn oni povas kontakti per reto, kaj la reto estas unu kerno de internacia kunlaboro. La adresaron vi povas elŝuti konsultante ĉi tiun paĝon. La nombro de esperantistoj en la mondo estas ĉirkaŭ 2 milionoj, kaj povas esti ke la nombro estas malgranda kompare kun tiu de la loĝantaro en la mondo. Sed tiuj retoj donas grandan forton por la utiligo de la internacia lingvo.
Pri la lastatempa Esp-movado ĉirkaŭ Tokio kaj pri mia aktivado legu "Mia Monatlibro"-n. Mi klopodas enskribi en la paĝon almenaŭ unu artikolon. Legu rekordon de Universala Kongreso en Berlino en "Partopreninte en 84-a Universala Kongreso de Esperanto".
Mi ofte ricevas demandon, kiel reale
utilis Esperanto, mi do ĉi tie montras 3 ekzemplojn.
La unua ekzemplo estas: kiel oni trovis raran modelan fusilon en
Japanio. Vidu la paĝon "La Serĉado
de Vinĉestro".
La dua ekzemplo estas: kiel oni ricevis respondon de italo pri la
signifo de vorto koncerna al Romio per retletero. Vidu la paĝon "Mi ne divenas Kajon".
La tria ekzemplo estas: kiel brazilano konsilis kun japano pri loĝplano
utiligante retleteron survoje. Vidu la pagxon "Vojaĝo al Japanio".
