Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj (ERAJ) estas retlisto por japanaj esperantistoj. Oni skribu esperante/japane en la retlisto. Ĝi estas administrata de la volontuloj formantaj administran komitaton. Por aliĝi, oni devas informi la administran komitaton pri sia (poŝta) adreso, kiu restos konfidenca. Jen estas la ekstrakto de la Regularo. 1. Bazaj principoj Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj (ERAJ) estas fondita por la bono de japanaj esperantistoj. Oni aliĝas al la listo nur post akcepto de la administra komitato. 2. Aliĝo ktp. Aliĝonto devas informi pri jeno, kaj sendu al admin-eraj@yahoogroups.jp *plena nomo: prononco en fonetika alfabeto (japana aŭ esperanta, se malfacile prononcebla) *poŝta adreso kun poŝtokodo *retpoŝta adreso Okaze de ŝanĝo, eksiĝo, oni informu ankaŭ al la supra administranto. 3. Pri la mesaĝo *Oni sendu mesaĝon al eraj@yahoogroups.jp por distribuo. *La uzata lingvo estu aŭ la japana aŭ esperanta. *Oni ne priparolu modifon de Esperanto. *Oni respektu aŭtoran rajton, kaj ne transportu la mesaĝon aliloken sen la permeso de la mesaĝinto. *Oni estu deca, kaj evitu kalumnion. *Oni subskribu sian nomon en mesaĝo. *Supersignitaj literoj estu esprimitaj per surogatoj, ekz-e x-metode. ---kontakto-adreso: admin-eraj@yahoogroups.jp--- |
| Reprezentanto de administrantoj de ERAJ KOBAYASHI Tsukasa |